poeziaĵoj

Verdire mi ne estas poeziisto. Tamen en Esperanto mi provis krei kelkajn poeziaĵojn. Mi metas ilin ĉi sube.

 

La vagonaro

(16-sep-2014) Poemeto

En 2014 mi provis fari novan poemeton. Mi verkis ĝin dum pluraj tagoj - ĉiun tagon nur malmultajn versojn. Kaj mi uzis la saman ritmon - 7, 5, 7 silabojn - kiu komencis plaĉi al mi.

La vagonaro
Sur la fervojo kruta
bruas la radoj
de vagonaro nia.
La kunularo tuta ...
legu plu.

 

Ĵus reveninte hejmen (hajksimila poemo)

(25-aŭg-2014) Poeziaĵo simila al hajko, kun komentoj de la aŭtoro mem

Ĉirkaŭ antaŭ unu monato [t.e. en julio 2014], revenante hejmen el plurtaga vojaĝo, mi sentis min laca kaj iomete melankolia. La vojaĝo estis bela sed ĝi ĵus finiĝis, kaj la postan tagon mi devis reveni al mia laboro, kie mi atendis plurajn malfacilaĵojn...legu plu

 

Pri Hajkoj

(7-8-aŭg-2014) Pri hajkoj - kun kelkaj malperfektaj hajkoj

Dum la monato de julio [2014], en SES-Nitra, mi malkovris hajkojn... Ho, jes! Mi ne konis tiun poemtipon, kiu, ŝajne, estas aparte amata de multaj esperantistoj.

Kaj vi? Ĉu vi konas ĝin? Se hazarde vi ne konas, mi diros nur ke hajkoj estas japanstilaj poemetoj, enhavantaj nur 3 versojn, de 5, 7 kaj 5 silaboj. Rimoj ne estas devigaj, devigas tamen ia aludo al unu el la 4 sezonoj. Bona hajko devus ankaŭ enhavi neatenditan aŭ subitan ŝanĝon en la vidpunkto... legu plu

 

Raffaele Del Re - ĝisdatigita la 21an de marto 2017