movadaj eventoj

 

Mi donas ĉi tie mallongajn informojn pri kelkaj aranĝoj en la Esperanto-movado en 2018.

 

Jaraj kongresoj de landaj asocioj ligitaj al UEA

FRANCIO + GERMANIO + LUKSEMBURGIO. En 2018 tri landaj asocioj de UEA, Espéranto-FranceGermana Esperanto-Asocio (GEA) kaj Luksemburga Esperanto-Asocio (LEA), okazigis siajn jarajn kongresojn kune en la urbeto Zweibrücken ("Du-pontoj"), kiu estas apud la okcidenta landlimo de Germanio, en Sarlando. La kongreso daŭris de la 18a al la 21a de majo.

En junio 2019 GEA planas okazigi sian kongreson kune kun la Dana Esperanto-Asocio (DEA) apud la norda limo de Germanio, en junio.

HISPANIO. La 77a Hispana Kongreso de Esperanto, jara kongreso de la Hispana Esperanto-Federacio (HEF), okazis de la 20-a al la 22-a de julio 2018 en Madrido. Samloke kaj parte samtempe okazis la 51a kongreso de ILEI.

ITALIO. La 85a Itala Kongreso de Esperanto, jara kongreso de la Itala Esperanto-Federacio (FEI = Federazione Italiana di Esperanto), okazos de la 18a al la 25a de aŭgusto 2018 en San Marino.

Eventoj ĉirkaŭ Kristnasko aŭ Novjarfesto

GERMANIO. Luminesk'. 27.12.2018-03.01.2019. Königswinter apud Bonn. Aranĝata de la Germana Esperanto-Asocio (GEA) ekde 2015. Kosto 399€ (*). La renkontiĝo celas ĉefe junajn plenkreskulojn kaj plenkreskulojn. Rete: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/luminesk-0  kaj https://www.facebook.com/luminesk

GERMANIO. Novjara Renkontiĝo. 27.12.2018-03.01.2019. Wiesbaden apud Frankfurto. Aranĝata de Esperantoland ekde 2002. Kosto 406€ (*). Rabatoj por infanoj kaj junuloj. La renkontiĝo taŭgas ankaŭ por familioj kun infanoj. Rete: http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr

GERMANIO. JES - Junulara E-Semajno. 28.12.2018-04.01.2019. Storkow apud Berlino. Aranĝata de GEJ (Germana Esperanto-Junularo) kaj PEJ (Pola Esperanto-Junularo). Kosto 313€ (*). Rabatoj por junuloj. La renkontiĝo celas ĉefe junulojn. Rete: http://jes.pej.pl/eo/

RUSIO. NOVOJARSK-2019. 31.12.2018-05.01.2019. Krasnojarsko (Siberio). Rete: https://vk.com/novojarsk2019

SLOVAKIO. Poludnica. Internacia renkontiĝo de vojaĝantoj-esperantistoj. 03.01-07.01.2019. Liptovský Ján, orienta Slovakio. Malgranda renkontiĝo. Rete: http://www.poludnica.esperanto.sk/index.php?akcia=info&kategorio=5&co=36

(*) Kosto montrata sur la retpaĝoj (eraroj eblas - kontrolu!). Kosto por unu homo el Italio, inkluzivante tranoktojn en 2-lita ĉambro, ĉiujn manĝojn (ankaŭ silvestra bufedo), ordinarajn agadojn kaj aliĝkotizon se necesan. Vojaĝo kaj ekskursoj ne inkluzivitaj. Rabatoj por frua aliĝo ofte eblas (ne montrataj).