mia blogo

Kial nur malmultaj eklernas esperanton

Oni aŭdas ofte la demandon: kial nur malmultaj eklernas esperanton?

Kaj mi aŭdas ofte respondojn kiel: ho! la registaro tro puŝas la anglan! - la anglemuloj havas monon kaj povon, la esperantistoj ne - homoj estas malaktivemaj kaj ne ŝatas ŝanĝi - ktp

Jes, iom da vero estas en tiaj respondoj. Mi konsentas.

Iom da vero - sed kiom da vero?

Pripensu ekzemple la sperton de Duolingo. Ili prudente enketis antaŭ ekpretigi la unuan kurson de Esperanto (por anglalingvanoj). Sed la enketoj montris ke estas sufiĉe da intereso, kaj ili decidis provi. Baldaŭ aliĝis centoj da miloj de novaj lernantoj; kvankam multaj forlasis, dum pluaj aliĝis, finfine ankoraŭ (aprilo 2020) estas 279mil aliĝintoj. Dume, Duolingo aprobis pluajn kursoj de Esperanto por parolantoj de la hispana kaj de la portugala (sume 439mil aliĝintoj) kaj de la ĉina kaj de la franca (pretigataj).

Fakte, estas tro facile rigardi la malbonaĵojn ĉe aliulojn, anstataŭ esplori la malbonaĵojn ĉe si. La risko estas ne labori, sed plendi pri la aliulan sintenon. Unue, do, laboru, kaj kontrolu ke vi bone laboras.

Sed estas plua risko. Se vi malbone laboras, via laboro ne donos siajn fruktojn. La problemo ne estas la grundo, la vetero, la ŝanco. La problema estas, ke vi ne volas ŝanĝi, ne volas lerni, ne volas atenti la necesojn de la grundo, de la plantoj, de la aĉetontaj. Eklernu kiel plibonigi vian laboron, kaj vi vidos la fruktojn!

Fine, estas tria risko. Malmulte da homoj estas tiom riĉaj, ke ili povas tuttage labori sen enspezoj. Bona laboro necesas, kelkfoje, ankaŭ monon. Esperantistoj ne laboru ĉefe por akiri monon! Sed oni sciu ke laborantoj kelkfoje bezonas monon.

La maniero uzi monon fare de multaj asocioj estas laŭ mi freneza. Ili donas senĝene la monon kolektitan per aliĝkotizoj, donacoj, kongresoj al ne esperantistoj por gastigado, restoraciado, transportado ktp; sed kun la esperantistoj ili ne volas doni eĉ unu euron, male nur peti monon.

Tio ne ĉiam veras, sed ofte jes - kaj malhelpas la disvastigon de esperanto.

 

Raffaele Del Re, 4 aprilo 2020

Ĉu Esperanto estas artefarita lingvo?

Kiom ofte mi aŭdas (aŭ legas) esperantistojn kiuj zorge klopodas montri ke Esperanto ne estas, tute ne estas artefarita lingvo! Laŭ ili, ĝi estas nur planita lingvo, kio ŝajnas al ili tute malsama afero.

Aliaj (eĉ kelkfoje la samaj) kontraŭas ke ĉiuj lingvoj estas artefaritaj. Ne ekzistas lingvo vere natura, aŭ almenaŭ ne inter la oficialaj lingvoj de la nuntempaj ŝtatoj. Kiom da lingvoj - de la itala al la indonezia - iam estis difinitaj kiel miksaĵo de similaj sed ne identaj dialektoj! Kiom da lingvoj - de la germana al la ĉina - ŝanĝetis sian skribmanieron pro registara decidoj!

Kaj Esperanto, ili argumentas, evoluas kiel la ceteraj lingvoj: burĝonas novaj vortoj, aliaj vortoj iĝas arkaikaj, preferoj pri vortordo kaj vortkunmetado daŭre ŝanĝas. Esperanto estas, ili asertas, viva lingvo, tute simila al la ceteraj lingvoj, kun denaskaj parolantoj kaj spontanea (= neplanata!) evoluo.

Ve! Tia Esperanto ne plaĉas al mi. Se Esperanto evoluas kiel la ceteraj lingvoj, se ĝi ne plu estas planata lingvo, se gravas en ĝia evoluo la komunumo (ĉu popolo?) de denaskaj aŭ preskaŭ-denaskaj parolantoj, Esperanto ne plu estas la neŭtrala lingvo apartenanta al neniu popolo, sed ĝi iĝas nur unu el la mil lingvoj parolataj "kvazaŭ nacie" de iu aro de homoj, apartenanta al tiu aro.

Se tiuj esperantistoj pravas, Esperanto perdis sian apartan kondiĉon, Esperanto ĉesis esti la lingvo revita de Zamenhofo, la lingvo de ĉiuj kaj de neniu, la lingvo ege simpla, sen la esceptoj kiujn historio enkondukas en neplanitajn lingvojn!

Ĉar ne estas nur du koloroj, la blanka kaj la nigra, sed senfinaj nuancoj, Esperanto estas verŝajne en maldifinita stato inter la origina ideo de Zamenhofo kaj la kutimaj naciaj lingvoj. Tiu maldifinita stato estas samtempe ĝia forto kaj ĝia malforto. Sed ni atentu ne taksi forto la malforton.

 

* Raffaele Del Re, februaro, 2018

© Raffaele Del Re - Ĉu Esperanto estas artefarita lingvo? - Skribita: 13-a de augusto, 2017. Reviziita: 4-a de aprilo, 2020 - Kopiado permesata laŭ CC BY 4.0 (https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo + aliaj paĝoj en la sama retejo)